JavaScript
| Ĉi tiu artikolo temas pri reta programlingvo. Por insulo rigardu la paĝon Javo. Por (homa) lingvo legu la artikolon Java lingvo. Por alia programlingvo disponeblas la paĝo Java (programlingvo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Java (apartigilo). |

JavaScript (ankaŭ nomata Ĝavoskripto[1] aŭ simple JS) estas plur-paradigma programlingvo kaj havas karakterizaĵojn de ambaŭ funkciaj programlingvoj kaj objektemaj programlingvoj. Ĝi estas kreita en 1995.
Oficiale Ĝavoskripton difinas la normo ECMA‑262, alinome ECMAScript. La nuna versio de tiu normo estas la tria, sed la kvina versio de tiu normo projektas anstataŭigi ĝin[2]. La diversaj TTT-legiloj sufiĉe bone konformiĝas al tiu normo, sed ili kaŭzas programajn komplikojn pro malsimilaj adaptoj de la dokumentobjekta modelo (normo dom), tra kiu Ĝavoskripto manipulas la fenestrajn objektojn.
Uzo de la lingvo
[redakti | redakti fonton]Ĝin funkciigas TTT-legiloj. Por sekureco de personaj komputiloj ĝi ne povas skribi sur diskojn. Ĝi estas kiel infano, ludanta intern infana ĝardeno kaj ne scianta pri eksteraj aferoj. Iam oni trovas, ke eĉ ĉe jam ekzistaj malpermesoj eblas krei per Ĝavoskripto danĝerajn programojn. Ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj kelkaj TTT-legilaj versioj malpermesis, ke ĝavoskripta programo aperigu fenestrojn, kiuj estas tro malgrandaj, kvankam novaj fenestroj aperas ne ekster la TTT-legilo kaj ŝajnas, ke ili povas damaĝi nenion.
Utilo de la lingvo estas, ke dank ĝi TTT-legilo liberiĝas de revoki paĝon, se necesas tasko, en kiu konservendas nenio interreten (Ĝavoskripto meme faras la taskon, dank tio, ke Ĝavoskripto kapablas ŝanĝi bildon, kiu okupas TTT-legilan ekranon, kaj senti komandojn de homo). La plej ofta ĉi tia tasko: Ĝavoskripto kontrolas ĝuston de informacio, kiun homo provas sendi per TTT-legilo (Ĝavoskripto, ekzemple, insultas, se la homo tajpas vortojn en tabelon, en kiun endas tajpi nur nombrojn). Nature, la tasko, kiun faras Ĝavoskripto, indas esti ne tre malfacila, ĉar komputilo, en kiu lanĉitas TTT-legilo, eble estas ne sufiĉe forta (ekzemple, poŝkomputilo).
Ŝatantoj de Ĝavoskripto ricevis grandan ĝojon post apero de la 5a versio de HTML. En HTML5 aperis la kodero canvas, sur kiu oni povas desegni per Ĝavoskripto.
Unu el novaj uzoj de Ĝavoskripto estas malreale rigardi programojn por poŝtelefonoj sen lanĉi ilin en reala poŝtelefono. Ĝavoskripto naskas TTT-legile bildon, kiu similas poŝtelefonajn aferojn. Se en lanĉo nenio konservendas por uzati en estontaj lanĉoj, malreala lanĉo tute sufiĉas (ekzemple, poŝtelefonaj videoludoj). Bonas ideo verki programojn por ĉi tia rigardmaniero ne en speciala poŝtelefona lingvo, sed rekte Ĝavoskripte. Kial? Se eblas krei ilojn tradukantajn ĉi tiajn ĝavoskriptajn programojn en la specialajn poŝtelefonajn lingvojn, oni akiras la avantaĝojn:
- Ekzistas nune multo da diferencaj poŝtelefonaj familioj: Android, "Symbian", iPad, ktp. Sama programo uzeblas por kelkaj familioj (necesas nur riĉa ilaro por traduki ĝavoskriptajn programojn plurdirekte)
- Ĝavoskripton lerni (krome, plisimpligitan Ĝavoskripton, Ĝavoskripton sen povoj, neutilaj poŝtelefone) estas pli facile ol lerni specialajn lingvojn (Ĝavo, C++, ktp.)
- Ne necesas krei ĝavoskripte programon, legantan tekstojn de aliaj programlingvoj, sufiĉas nur malpermesi kelkajn tro fortajn povojn de Ĝavoskripto.
Ekzistas ankaŭe unu malavantaĝo: Poŝtelefona programo, akirita traduke, ne funkcias tiom rapide kiom funkcius sama programo verkita rekte en speciala lingvo, sed la ideo modas nune. Famas nune kelkaj ĉi tiaj manieroj verki ĝavoskriptajn programojn, ekzemple, Sencha Touch.
Ekzistas ankaŭ uzoj de Ĝavoskripto ne TTT-legile. Ie ĝin oni uzas intern Vindozo, ekzemple, sed ŝajnas, ke la plej fama uzo estas TTT-legila. Oni eĉ proponas inventi Ĝavoskripton en lernejojn anstataŭ tradiciajn programlingvojn por lerni algoritmojn. Simpleco de Ĝavoskripto kaj tio, ke oni bezonas neniun ilon krom TTT-legilon por lanĉi siajn programojn, estas avantaĝo (sed, nature, tio, ke TTT-legile malfacilas kontroli erarojn de programistoj, problemas lernejan uzon, necesas speciala, ne-TTT-legila, programado por sukcese instrui).
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Ĝavoskripto ne tipigas variablojn. Variablojn oni ne bezonas deklari por ke ili estu uzeblaj.
x = 1
x = "Hello World!"
y = x + 2
// “y” valoras "Hello World!2".
Vi povas vidi, ke, malsimile al Ĝavo, oni ne devas uzi punktokomojn inter komandoj, se la komandoj ne apartenas al la sama linio. Krome, oni ne bezonas uzi punktokomon post komando, se la komando estas lasta.
Tiel en Ĝavoskripto oni deklaras funkciojn:
f = function(x, y) { return x (y) }
Vi povas vidi, ke funkcio povas esti argumento por alia funkcio (tra la argumento "x" oni povas meti funkcion).
Ekzistas ilo por stiri videblon de variablo ekster funkcio.
Ĉi tiu ilo estas la vorto var:
g